Ĉapitro 3. Ĉu simple trovi dosieron?

Nikolaj (unDEFER) Krivĉenkov

2009-05-17

"Certe! Sufiĉe scii dosierindiko!" -- respondos amantoj de konzolo sur demando, esprimata en titolo. Tamen, malsuper rakonto estos pri grafikaj fasadoj. Por grafika fasado mildadire strange trudi al uzanto metodoj specifaj al teksta interfaco. Inkludante serĉo dosieron per nomo, kiu ĉi tie probable estas rudimento. Grafika fasado entute ne necesas postuli entajpi nomon de dosiero. Iu povas obĵeti: "Tiam en komputilaj de uzanto estos plena malordo!". Fakte la postulo ofte skribigas tre mallongajn nomojn kiel "1", "2" aŭ lasi stultajn nomojn, proponita implicite, tiu kiel "Nova dosierujo". De malordo ja pro ĉi tio pli malgrande neniom iĝas, sed povas iriti uzanton.

Nun, pri oportuna serĉo per mallonga dosiernomo. Mia propra empirio montras, ke sistemo plene povas mem doni mallongan nomon al eroj. Kun ofta aliro al ili, la nomojn tre bone memorfiksiĝas kaj iĝas aldona akcelilo por aliro al dosieroj. Kaj laboras ĉi tio nur por eroj, kiuj uzata reale ofte, t.e. ĝuste por tiu, por kiu la akcelo estas plej grave.

Akurataj ja uzantoj, ĉiuokaze, entajpos bonajn dosiernomojn.

Ni returniĝu al demando de serĉo dosieron, sed deturniĝi de iliaj nomoj. Por iom da tempo forgesu, ke dosieroj povas ordigiti per nomoj.

Por komenco ni traktu al serĉo sur labortablo. La bildo malsupre montras bildaron elŝutita de retpaĝo Gnome Look. Al vi mi proponas trovi la dosieron sub nomo "Firefox Nebula":

Bildoj sur labortablo de Gnome

Homo tre bone scipovas memorfiksi pozicio de aĵoj en spaco kaj tial en sekva fojo vi povos trovi la saman bildon tre rapide. Jam ĉe sugesto "ie dekstre malsupre", ĝi preskaŭ tuj ĵetiĝas en la okulojn. Tamen, se voki dosieresplorilo Nautilus, tiam iĝas kompreneble, ke ĉi tio ne sufiĉas. Sur la sekva bildo en ĝi estas malfermita la sama dosierujo "Labortablo", sed por trovi la saman dosieron vi devas labori denove:

Bildoj en Gnome Nautilus

Kiel vi vidas, nun ĝi troviĝas "ie en la mezo maldekstre". Poste estu ni decidis uzi menueron "Enmeti bildo" en OpenOffice.org. Trovu la saman dosieron denove:

Bildoj en dosierdialogo de OpenOffice.org

Do, en unudimensia listo "Firefox Nebula" troviĝas simple ie en la mezo. Krome miniaturoj en alkondukita dialogo malgrandegas kaj scio de dosiernomo iĝas simple necese. Homo ja havas la econ: bildoj memorfiksiĝas por li multe pli bone ol iuj nomoj..

La konkludo de la tuta eksperimento estas tre simpla:

Dimensia pozicio de objektoj en niatempa interfaco tute ne prognozeblas, ne intuicias. Ĉiu programoj uzas diversajn funkciojn por bildigo de dosierlisto, do, sistemo iĝas ege malhomogena. Uzado de unudimensiaj listoj malhelpas al natura por homo meĥanismo de spaca memoro.

En unDE:

  1. Dosiero ĉiam estos en spaco tie kie ĝin metis.
  2. Dosierelekto ĉiuokaze fariĝos per sola meĥanismo, kiu metos dosierojn sur ekrano ĉiam same.
  3. Ĉi tio ne nuligas eblecon provizore bildigi dosierliston ordigita per aboco aŭ per ĉiu alia indico. Uzanto ĉiam povos reveni al aspekto kun jam kutima pozicio de dosieroj.
  4. Por dosieroj ĉiam se eble bildigos sufiĉe grandajn miniaturojn -- plimalgrandiĝaj kopioj de enhavo.
  5. Kreo de dosieroj eblos per du alklakoj (unua -- elekto de pozicio, dua -- elekto de tipo), poste kiu ĝi pretos por redakto. Kaj oni ne devos entajpi dosiernomon.
SourceForge.net Logo