Ĉapitro 6. Ĉu helpsistemo estas efekta?

Nikolaj (unDEFER) Krivĉenkov

2009-06-26

Bedaŭrinde indas konfesi, ke helpsistemo en niatempaj programoj kun grafika interfaco estas treege ne efekta.

Ni traktu la ekzemlon de serĉo metodon de enmeto enhavo en programo Word de pakaĵo Microsoft Office 2007. Priskribo de la procezo en la helpsistemo aspektas en sekva maniero:

  1. Alklaku en dokumento loko, kien enigos enhavo (kutime ĉi tio estas komenco de dokumento).
  2. Sur la folio "Ligiloj" en la grupo "Enhavo kaj indeksoj" elektu "Enhavo", kaj poste alklaku necesa stilo de enhavo.

Rimarko. Por uzi aldonajn parametrojn, malfermu dialogujon "Enhavo", por ĉi tio premu butonon "Enhavo".

Fakte similaj instrukcioj tre rememorigas recepton, algoritmon, t.e. precizajn sinsekvojn de agoj, kiun vi devas plenumi, por atingi la dezirataĵon.

Tamen ĉu bezonas uzanto la instrukciojn? Ja plenumo precizajn instrukciojn estas pli baldaŭ prerogativo de maŝino, sed ne homo.

Respondo estas "ne, li ne bezonas". Anstataŭ ĉi tio pli bone komputilo tuj ja plenumu la instrukcion, kiam uzanto entajpas "enmeti enhavon". Tiumaniere ni aliras neceson de evolucio de komanda interfaco kun natura lingvo de manipulado. La sistemo estos multe pli oportuna ol niatempa helpsistemo.

Juĝu mem. Ni supozu, ke uzanto ne memoras ĝuste kiel ion plenumi kun helpo de grafika interfaco. Tiam li:

  1. malfermas helpsistemon;
  2. entajpas linion por serĉo;
  3. elektas bezonan eron;
  4. legas (por ĉi tio malŝparas plej grandan kvanton da tempo);
  5. plenumas.

Dum laboro ja komanda interfaco kun natura lingvo almenaŭ eroj 4 kaj 5 foriĝas de la algoritmo. Uzanto ŝparos amason da tempo, sed tamen li ne ekscios kiel ja fari samon en grafika fasado. Kaj jen por ĉi tio devas esti opcio "montri kiel" aŭ "instrui" dum indiko kiun komputilo aŭtomate montras kien kaj kiel alklaki, sed ne rakontas. Ja al ĉiu estas sciate: "pli bone unufoje ekvidi, ol centfoje ekaŭdi", aŭ des pli "legi".

SourceForge.net Logo