Ĉapitro 7. Esenco de konserv- kaj kopiad-operacioj

Nikolaj (unDEFER) Krivĉenkov

2009-07-04

La artiklo penas malkaŝi veran sencon kaj asignon de tiu kutimaj operacioj kiel kopiado kaj konservo.

Kaj kio okazas dum dokument-konservo? Fakte dum konservo de dokumentoj okazas ne kio alia kiel kopiado. Informacio pri dokumento jam troviĝas en memoro kaj/aŭ en kaŝmemoro sur fiksita disko, kaj dum konservo okazas ne kio alia kiel kopiado de la informacio sur fiksita disko. Poste homo povas certas, ke li povos trovi la dokumenton ĝuste en la aspekto, en kiu li ĝin konservis.

Bedaŭrinde en niatempa interfac-koncepto konservo ankoraŭ signifas forviŝado informacion pri antaŭa versio de dokumento, samtiel antaŭe konservita de homo en espero trovi ĝin poste en la sama aspekto. Do por ĉi tio konserv-operacio en koncepto unDE anstataŭigos operacion de "sinkronigo". Sinkronigo signifas ŝuto de kaŝmemoro sur fiksitan diskon. Ĉi tio garantios, ke nuna dokument-versio same estas konservita sur disko (kiel kaj ĉiu antaŭa) kaj povas esti legita denove eĉ ĉe labor-perturbo de sistemo en sekva momento.

Tamen eĉ sen sinkronigo, se sistem-laboro ne estos rompita difekte, ĉiu informacio frue aŭ malfrue trafos sur diskon, kaj por ĉi tio mem operacio de sinkronigo estas ne nepra, sed havas sencon de "markado" de utilaj por aŭtoro versioj.

Same koncepto unDE supozas maleston de neceso konservi retpaĝojn aŭ aliajn dosierojn ricevita el Interreto. Evidente, ke ĉio kio homo povas vidi sur sia ekrano aŭ aŭskulti per siaj laŭtparoliloj jam troviĝas en lia sistemo, kaj ĉi tia simpla penso devas labori ne nur teorie, sed kaj praktike.

Anstataŭigo konserv-operacion per sinkronigo, samtempe, solvas la problemon pri dueco en asigno de kopiad-operacio. Kopiado povas esti uzata en niatempaj sistemoj kun celo:

  1. Rezerva kopiado.
  2. Konservo de antaŭa versio de dokumento.
  3. Por kreo de kopio de dokumento trovebla per alia dosierindiko (t.e. anstataŭ kreo de ligilo).

Kio ajn ĝi estis en koncepto unDE reala kopiado igos nur en okazo de rezerva kopiado (kopiado sur alian datumportilon). En okazo ja 2 kaj 3 anstataŭ de kopiado esto uzata kreo ligilo sur konkreta versio de dokumento kaj ligilo sur lasta versio de dokumento. Kio siavice plimalgrandigos amplekson de okupita per datumo spaco, kaj krome helpos trovi ĉiun antaŭajn versiojn de dokumento, ne rememorante kien ili povis esti metita.

Ĝustadire, koncepto unDE devas permesi inspekti plenan ciklon de dokument-vivo, kiu inkluzivas:

  1. Ricevo de dosiero el ekstera fonto kun konservo de ligilo sur fonto aŭ kreo de dosiero interne de sistemo.
  2. Redakto de dokumento loke.
  3. Transmisio de dokumento en alian fonton.
  4. Eblas ricevo novan version de dokumento kaj plue ripeto de eroj 2 kaj 3.
  5. Forigo de dokumento.
SourceForge.net Logo