Enkonduko

Nikolaj (unDEFER) Krivĉenkov

2009-05-01

Niatempaj interfacaj de komputaj sistemoj ne idealas. Plimulto de LM (DE) kaj FA (WM) kopias interfaco de Vindozaj sistemoj kaj enportas nenion propran. Interalie ankoraŭ en 80-90 jaroj estis elpensita multe da bonaj ideoj, multe el kiuj ne estas realigitaj. Iuj el ili estas priskribita en libroj de Ĵef Raskin. Unu el ili estas bona malfarada sistemo. Aplikaĵo ne devas demandi "konservi"/ "ne konservi ŝanĝojn", ĝi simple devas ĉiam doni eblon malfari ilin, eĉ laboro kun dokumento estas farita antaŭlonge.

Mem mi pensas pri tio, kion eblas enporti en interfacoj novan, ankoraŭ ekde aŭtuno de pasinta jaro. Mi nemulte dokumentas miajn pensojn en loke kreitaj dosieroj. Pensoj venigis al tio, ke je simpla projekto simila kreado novan FAn (WM) mi neniel limiĝos. Necesas krei novan medion kun propra komponantaro. Komponantoj ĉiuj estos integrita unu kun alia. Kaj en la sama tempo facilos reskribi unu komponento, ŝanĝate nenion plu.

Samtempe skribi tian sistemon en niatempa mondo korporacioj neniel povas. Microsofton ronĝas nur pro tio, ke ili tenas en Vindozo realigo de retumilo. Por uzanto ja strikta integrigo estas akvo al lia muelilo. Kaj ĝi signifas, ke espero nur sur Malfermitkodo.

Nature en la mondo de Malfermitkodo jam tre multe estas skribita. Skribi ĉion de nulo ne simple frenezas, sed kaj neeble -- unuope mi tia neniel suprenigos.

Tial unuavica celo de projekto estas kolektado de dokumentaro pri algoritmoj kaj API, uzataj en ĉiaspecaj Malfermitkodaj projektoj. Poste necesas maksimume uzi jam skribita kodo.

Lernado de malpropra kodo povas esti longa kaj teda procezo, sed ĝi indas tion. Fojfoje povas ŝajni, ke skribi de nulo proprajn 1000 liniojn pli rapide, ol kompreni mil malproprajn. Sed reale komprenante malpropran kodon, ni ricevas sub propra dispono liniojn de jam sencimigita kodo. Kaj signifas kompari la tempo necesas ne simple kun tempo "skribi", sed kun tempo "skribi kaj sencimigi". Kaj sencimigo okupas leonan parton de programado..

SourceForge.net Logo